Nova lernojaro: du milionoj da gelernantoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-08-21 11:56:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ministro pri edukado, Ena Elsa Velázquez Cobiella, asertis ke altigi la kvaliton kaj rigoron de la docenta edukprocezo estos vitalaj en la nova lernojaro komenciĝonta la unuan de septembro, kiu akceptos proksimume du milionojn da gelernantoj.
Dum renkontiĝo kun estraranoj kaj geinstruistoj, ŝi esprimis ke necesas doni hierarkion al la konstanta sin preparo kaj levi la atenton al la instruantaro.
Ĉi-rilate ŝi alte estimis la rolon de la familio kaj la loĝloko en la edukado de infanoj kaj gejunuloj, kaj por pli bone utiligi kaj profiti el la laborforto docenta kaj  la ekzistantaj kapacitoj.
Ŝi klarigis ke neniu fako restos vaka kaj ĉiuj lernejoj organizos siajn horarojn por pli bona kaj altnivela integrala formado de la gelernantoj, ke oni plu laboros en du sesioj kaj la manĝeto en la mezgrada nivelo plu estos garantiata.
La ministro esprimis ke la antaŭvidataj alĝustigoj en la docenta tempo favoros la gelernantojn, la geinstruistojn kaj  la  instruhelpantoj, krom garantii la ĉeeston en interes-rondoj, laboratorioj, bibliotekoj, sportaj aranĝoj, kulturaj kaj aliaj.
Ŝi parolis pri agado kontraŭ fraŭdo docenta, kontraŭ malplenumo de la studo-planoj kaj miskontrolo de la laborrimedoj, kaj taksis la lernejojn kiel la ĉefa centro de la kulturo en ĉiu komunumo.
La ministro elstarigis la ŝtatan kontribuon rilate la infanojn sen gepatra prizorgo, kiuj ricevas specialan atenton, ne nur rilate al nutrado kaj lernado, sed ankaŭ pri vestado kaj aliaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up