Akceptis Raúl Castro la ministron pri eksteraj rilatoj de Meksiko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-09-09 08:57:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La elstara vizitanto, José Antonio Meade Kuribreña, estis akompanata de la sinjorino Vanessa Rubio Márquez, vicsekretario por Latinameriko kaj Karibio, kaj la sinjoro Juan José Bremer, ambasadoro de Meksiko.
La kuba prezidento dialogis kun la vizitanto pri la bona stato de la reciprokaj rilatoj kaj aliaj temoj de regiona intereso, kiel la  XXIV-a iberoamerika pintkunsido okazonta en Veracruz, Meksiko.
Kelkajn horojn antaŭe, la vizitanto estis akceptita de Ricardo Cabrisas Ruiz, vicprezidanto de la ministra konsilantaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up