Okaze de historia kunsido inter Fidel Castro kaj ekumenaj gvidantoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-11-18 12:20:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua vicprezidento de la ŝtata kaj ministra konsilantaroj, Miguel Díaz-Canel, renkontiĝis en la sidejo de la centra komitato de la komunista partio, kun gvidantoj protestantaj kaj evangeliaj de Kubo, informis la kuba gazeto Granma.

La kunsidon ankaŭ partoprenis Caridad Diego, estrino de la oficejo pri religiaj aferoj de la komunista partio, la pastro Joel Ortega Dopico, prezidanto de la eklezia konsilantaro kaj aliaj gvidanto-fondintoj.

Tiu ĉi kunsido memorigis pri la unua tiaspeca kunsido okazinta inter Fidel Castro kaj gvidantoj de la ekumena konsilantaro de Kubo, de antaŭ 30 jaroj, kiu taŭgis ankaŭ por intersanĝi pri la defioj alfrontataj nuntempe.

Post la okazigo de tiaspeca kunsido en novembro de la jaro 1984, markinta specialan momenton en la rilatoj inter la eklezioj kaj la ŝtato, la praktiko de regulaj kunsidoj inter ĉiuj religioj kaj la supera estraro de la lando fariĝis laborstilo kaj oportuna dialogo, emfazas la insula gazeto.

Joel Ortega Dopico, prezidanto de la eklezia konsilantaro de Kubo- institucio gvidanta la ekumenan movadon de la insulo- esprimis la gravecon de tiaspecaj rilatoj kaj ties rolo en kernaj momentoj por la revolucia registaro, kiel la “decida opozicio al la usona sieĝo kontraŭ la insula ekonomio, la batalo por la revenigo de la infano Elián González, sekvestrita de la kontraŭkuba mafio de Miami kaj la batalo por liberigi la kvin kubajn kontraŭteroristojn maljuste enkarcerigitaj en Usono”.

Dum la kunsido omi elstarigis ke estas prioritato precizigi pli vastan partoprenon de la ekumena movado kaj la eklezioj en la serĉado de solvoj al sociaj problemoj kiel la maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ke ili “devas restarigi la ideon de Fidel pri alianciĝo strategia inter kristanoj revoluciaj kaj marksistoj, por kio bezonatas konstanta dialogo”.

Díaz-Canel pritraktis la gravecon transdoni tiun ĉi historian memoron al la nunaj generacioj por fortigi la dialogon kaj unuecon inter la kubanoj, informis la kuba gaz

eto.

Li taksis la dialogon kiel renkontiĝo de fido, amikeco kaj memoro: “Estas kortuŝe memorigi tiujn momentojn, la nekomprenon de kelkaj momentoj kaj kiamaniere, poste, oni povis pretervivi ĝin surbaze de respektema dialogo.”



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up