Kuba delegitaro en Japanio invitite de la agentejo por internacia kunlaboro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-11-21 22:36:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Reprezentantoj de publika sano kaj ekstera komerco de Kubo vizitis Japanion invitite de la agentejo por internacia kunlaboro (JICA) kun ampleksa interŝanĝo de impresoj kaj vizitoj al interesaj lokoj, laŭ estis informite.

La ambasado de Kubo en Japanio sciigis ke la grupon gvidis la insula ministro pri publika sano, Alfredo González kaj  reprezentantoj de la ministerio pri ekstera komerco kaj fremda investado (MINCEX).

La vizitantoj renkontiĝis kun gvidantoj de la ministerioj pri eksteraj rilatoj, pri ekonomio, komerco kaj industrio en la sidejo de medicina eminenteco  de Japanio, aliĝinta al la oficejo de la ĉefministro kaj de la agentejo JICA.

La kuba delegitaro vizitis diversajn hospitalojn kaj avangardajn entreprenojn ligitajn al evoluo, fabrikado kaj komercado de medicinaj teknologioj evoluigitaj, multaj el ili, kun grava ĉeesto en la kuba sansistemo. 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up