Nova multcela terminalo en Santiago de Cuba.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-14 07:46:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nova industria zono kun financado kaj asesorado de Ĉinio estos konstruata en la urbo Santiago de Kubo, en la haveno de tiu urbo kie oni eklaboris unue en la esplorado de la grundoj por starigi la novan terminalon multcelan en 10 hektaroj.

Kongrue kun la aktualiga procezo de la ekonomia modelo de la lando, tiu ĉi laboro havas krediton je 120 milionoj da dolaroj de Ĉinio kaj la kontraktisto estas la konstrua kompanio ĉina CHEC kiu prizorgas la desegnon, akiros la ekipaĵojn kaj konstruos ĝin.

Laŭ informis Juan Guerra, ĉefa investisto, la celo de la projekto estas konstrui, en tri jaroj, multfunkcia haveno kun moderna teknologio, kapabla akcepti ŝipojn de kapacito ĝi 40 mil tunoj en haveno kies longo estos 231,15 metroj, tri gruoj pordaj, du stokejoj tegmentitaj kaj areo malferma por konteneroj.

Tiu ĉi investo integriĝas al la industria evoluigo de la urbo por plibonigi la operaciojn de la haveno, limigitaj pro la kresko de la loĝantaro.

Samtempe, oni konstruos ĉemaran promenejon kun pli bona rigardo al la kariba maro, unu el la planoj preparitaj okaze de la 500-jariĝo de la urbo, kiun oni festos ĉi-somere.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up