Ekvalidos novaj reguloj de Usono rilate al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-16 08:20:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba gazeto Granma publikigis anoncon de la usona registaro kiu sciigas la ekvalidon de novaj reguloj rilate al Kubo, sed atentigas ke ankoraŭ restas valida la sieĝo ekonomia, komerca kaj financa kontraŭ la kariba insulo.

La gazeto klarigas ke la usona registaro anoncis ke ekde tiu ĉi vendredo ekvalidos la anoncitaj reguloj de Obama la pasintan 17-an de decembro, kio eliminas limigojn al komerco kaj vojaĝoj de certaj kategorioj de usonanoj al Kubo.

Laŭ la diskonigita informo, supraĵa legado de la reguloj faritaj de la departementoj de trezoro kaj komerco, indikas ke tiuj ĉi reguloj modifas la aplikon de kelkaj aspektoj de la sieĝo kontraŭ Kubo.

Kvankam ĝi ne forigas la malpermeson totalan vojaĝi al Kubo, kio postulas aprobon de la Kongreso, oni forigas kelkajn limigojn por la vojaĝoj de usonaj civitanoj kaj permanentaj rezidantoj en tiu lando, kiuj klasifas ene de la 12 kategorioj rajtigitaj, klarigas la informo.

Interalie, oni eliminas la elspezo-limojn por la usonaj vojaĝantoj, nun ili povos uzi siajn kredit-kaj debetkartojn, kaj flugkompanioj kaj vojaĝagentejoj estos rajtigitaj organizi vizitojn kaj kontrakti servojn de asekurkompanioj.Tamen, oni ne aprobis ke la usonanoj vojaĝu al la insulo per ŝipoj.

Daŭre restas la limigoj al la eksportaĵoj de Usono al Kubo, speciale de produktoj de alta teknologio, kun escepto de limigitaj vendoj de konstrumaterialoj, ekipaĵoj kaj agrikulturaj iloj kiuj povus esti vendataj al privatuloj, verŝajne pere kubaj entreprenoj.

La gazeto aldonas ke daŭre estas malpermesataj la eksportaĵoj de kubaj produktoj al la usona merkato, escepte ke limigita nombro da usonaj vizitantoj povus kunporti, revenante al sia lando, produktojn je valoro ne supera al la 400 dolaroj, el ili 100 en tabakoj kaj rumo.

La telekomunikoj estis vaste pritraktitaj en la reguloj, kongrue kun la celoj de la usona politiko klopodi altigi sian influon en la kuba socio, emfazas la gazeto.

Pri tio, la sektoro de la infokomunikado estas la sola al kiu ili rajtigas investi en infrastrukturoj kaj vendi al ŝtataj entreprenoj servojn, programojn, pecojn kaj ekipaĵojn, kvankam ne de alta teknologio.

Aliflanke, oni permesos al institucioj financaj de Usono, malfermi kontojn en kubaj bankoj por la transakcioj kiuj estos rajtigitaj inter ambaŭ landoj. Sed ne estos reciproka traktado, ĉar la kubaj bankoj ne povos same fari en Usono.

 Granma elstarigas ke kernaj aspektoj de la usona sieĝo kiuj damaĝas la insulon ne estis modifitaj, inter ili, la uzo de la dolaro en la financaj transakcioj internaciaj, la akiro en aliaj merkatoj de ekipaĵoj kaj teknologioj kiu enhavu pli ol 10% de usona komponento, la ebleco komerci kun usonaj filioj en triaj landoj kaj la importaĵoj flanke de Usono de produktoj kiuj enhavu kubajn materialojn.

Kongrue kun la disvastigita informo en la kuba gazeto, la anoncitaj reguloj konsistigas paŝon en la korektan direkton, sed ankoraŭ restas longa vojo trairenda por malmunti multajn aspektojn de la sieĝo ekonomia, komerca kaj financa per la pliko de la ekzekutivaj povoj de la Prezidento, kaj por ke la usona Kongreso ĉesigu tiun politikon por ĉiam.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up