La lokaj regorganoj celas plibonigi sian agadon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-22 08:09:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Nacia Asembleo de la Popola Povo, ekigis procezon de laborplibonigo en la agado de la delegitoj en la municipaj kaj provincaj instancoj kiel kolofono de la 15-a mandato kiu finiĝis kun la kvara raporto de tiuj popolaj reprezentantoj, okazinta inter oktobro kaj decembro pasintjaraj.

La sekretariino de tiu organo, Miriam Brito Sarroca, sciigis ke ili entreprenis esploron pri la problemoj kaj malfacilaĵoj kiuj baras la agadon de la regorganoj en la bazo; ŝi klarigis ke tiu procezo fontas el la interkonsentoj de la 6-a kongreso de la komunista partio rilate al plibonigado de tiuj lokaj regorganoj.

En la 168 municipaj asembleoj okazintaj tra la tuta lando oni analizis tiujn problemojn kaj estiĝis 12 mil 822 proponoj en tiuj renkontiĝoj, kie oni agnoskis  la mankojn en la preparado de la popolaj reprezentantoj en la momento raporti, kaj ankaŭ la nekomprenon de la municipaj administracioj rilate sian laboron.

Oni ankaŭ priparolis la mankojn en la kontrolado kaj reviziado kiujn  devas fari tiuj reprezentantoj, pri la limigoj kiuj daŭre estas en la antaŭaj preparkunsidoj, pri la ne solvo de problemoj kiuj damaĝas la najbarojn kaj pri la bezono je bone argumentitaj respondoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up