Raúl Castro investis per titoloj de herooj la kvin kubanoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-25 08:13:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro investis per la titolo de Heroo de la kuba respubliko kaj la ordeno Plaĝo Girón al Gerardo Hernández, Ramón Labañino, Antonio Guerrero, René González kaj Fernando González, kiuj plenumis maljustajn punojn en Usono pro la kontrolado de agoj kiuj minacis la kuban sekurecon.

Gerardo Hernández, nome de siaj kamaradoj kaj propranome, dankis la honorigon kaj esprimis ke la unua penso de ili kvin estis por homo, li aldonis, kiu  “instruis al ni ke la parolo kapitulacio ne ekzistas por la revoluciuloj”, kaj li aldonis, “Ĉefkomandanto, tiu ĉi honorigo kiun ni fiere akceptas estas ankaŭ via”.

“Nia misio ne finiĝis, vi povas aliĝi“, esprimis Gerardo al tiuj kiuj esprimis sian pretecon realigi la sinoferon de La Kvin.

La aktualigo de la socialista modelo kuba postulas agi kun kompromiso, ŝageco, kaj, li asertis: “Estas kaj estos pluraj manieroj defendi Kubon kaj Kubo bezonos multajn fidelajn manierojn esti defendata.”

Pro ilia loĝaleco al la idearo de José Martí, Apostolo de la kuba sendependeco, ili ricevis tiun honorigon en foresto, la 29-an de decembro de 2001, en speciala sesio de la parlamento.

Kun tia titol-investo al la kvin herooj, oni festis en Havano la 120-an datrevenon de la rekomenco de la sendependiga milito.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up