Dua rondo de dialogo en Washington inter Kubo kaj Usono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-26 07:52:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Delegitaroj de Kubo kaj Usono efektivigos ĉi-27-an de februaro, la duan rondon de dialogoj celantaj restarigi la diplomatiajn ligojn inter ambaŭ landoj, pri kio ili antaŭsciigis sintenojn kaj fokuson konstruan.

La dialogo sekvas la antaŭajn, okazintaj la 22-an de januaro en Havano, kaj denove estos gvidataj de la ĝenerala direktorino pri Usono de la insula miniterio pri eksteraj rilatoj, Josefina Vidal, kaj la asista sekretario de Usono por aferoj de la okcidenta hemisfero, Roberta Jacobson.

Vidal jam estas en Washington kun alia grupo de funkciuloj por plenumi intensan  laboragendon.

Ili jam esprimis la volon avanci al restarigo de interrompitaj ligoj kaj la malfermo de ambasadejoj, kiel estis anoncite  de la kocernaj prezidentoj Raúl Castro kaj Barack Obama, la 17-an de decembro.

Laŭ sciigis la vicdirektoro ĝenerala pri Usono de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj, Gustavo  Machín,  Kubo ĉeestas la kunsidon kun konstrua spirito.

La diplomato menciis la problemojn alfrontatajn de la sekcio de interesoj de Kubo en Washington pro la manko de alirebleco al usona banko kaj esprimis ke la insulo planas prezenti projekton por la diskuto pri la temo de la homaj rajtoj.

Li sciigis ke dum la dialogo oni insistos pri la graveco restarigi la diplomatiajn ligojn sur solidaj bazoj, surbaze de reciproka respekto, ne enmiksiĝo en la internajn aferojn kaj la suverena  egaleco de ĉiuj landoj, principoj establitaj en la Ĉarto de UN.

Funkciulo de la usona ŝtatdepartemento, kies nomo kaj posteno ne estis precizigitaj, klarigis dum telefona konferenco  la volon kiel eble plej rapide restarigi la rilatojn.

Pri la temo de la eksludo de Kubo el la listo de subtenantoj de terorismo, li klarigis ke Washington vidas tion kiel aparta afero, li aldonis ke “evidente oni avancas en la reviziado de la temo kaj esperas ĝin solvi rapide, sed ambaŭ aferoj ne devas esti ligitaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up