Kubo ne forgesas sian plej bonan amikon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-06 08:11:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba registaro ratifas “sian plenan subtenon al la popolo, la Revolucio kaj la ŝtatestro de Venezuelo”,  Nicolas Maduro, asertis en Caracas, la unua vicprezidento de la insulo, Miguel Díaz-Canel.

Okaze de la omaĝoj pro la dua datreveno de la fizika malapero de la Komandanto Hugo Chávez, la insula vicprezidento alvenis al tiu sudamerika lando, kie li esprimis ke  Chávez daŭre vivas en la ĉiutagaj klopodoj kaj agnoskis kiel la plej bona omaĝo al la bolivara gvidanto, la rezultojn pozitivajn de la sociaj programoj kiujn ambaŭ landoj dividas.

Díaz-Canel memorigis la parolojn de la kuba heroo José Martí rilate al tio ke Chávez estis kaj “estas sincera amiko” por Kubo, kaj en paroloj de Fidel Castro, estis “ la plej bona amiko de Kubo.”

La kuba vicprezidento sciigis ke,  krom partopreni la omaĝajn agojn memore al Hugo Chávez, li partoprenos la IX-an eksterordinaran pintkunsidon de Petrocaribe.

Li laŭdis la altruisman sintenon de Venezuelo, kiu meze de kompleksa situacio, subtenas unu plian fojon la popolojn de la regiono  per la daŭrigo de tiu ĉi projekto integriga, humanisma, socia kaj evidentigas ke pli bona mondo eblas kiam oni vivas kun solidara perspektivo.

Aliaj membroj de la kuba delegitaro vojaĝinta al Venezuelo estis la ministro pri energio kaj minoj, Alfredo López kaj la vicministroj pri eksteraj rilatoj kaj ekstera komerco, Rogelio Sierra kaj Roberto López, respektive.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up