Prezentita en Japanio dosiero pri negoceblecoj kun Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-12 08:12:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Komenciĝis en Tokio, en la sidejo de la organizo por promociado de la ekstera komerco japana (JETRO), seminario por impulso de la investoj en Kubo, kies projekto estis prezentita de la vicprezidanto de la ministra konsilantaro de la insulo, Ricardo Cabrisas kaj la prezidanto de la japana institucio, Hiroyuki Ishige.

La evento dediĉis unu minuton de silento al la viktimoj de la tertremo kiu damaĝis la orientan regionon de Japanio en 2011; la kuba vicprezidanto esprimis sian konvinkon ke “kalkulante je la persisto, saĝeco, longa vidkapablo, dinamismo kaj decidemo de la japanaj entreprenistoj, ni renovigos la vojon por la reciproka bonfaro kaj amikeco”.

Déborah Rivas Saa­vedra, ĝenerala direktorino pri fremdaj investoj de la ministerio pri ekstera komerco de Kubo, prezentis la dosieron pri negoceblecoj en  la insulo, emfazante pri la nova regula kadro kaj la stimuloj ofertataj al la fremdaj investistoj.

La speciala evoluzono de Mariel, la prioritataj sektoroj por akcepto de fremdaj investoj kaj la industria infrastruktuo posedata de Kubo, estis la temoj kiuj allogis la pli ol 200 entreprenistoj partoprenintaj la kunsidon, laŭ informis la kuba ambasadejo en Tokio.

Fine de la seminario, la prezidantoj de la parlamenta ligo de amikeco kun Kubo, la deputito Keiji Furuya, kaj la ekonomia konferenco Japanio-Kubo, Tomoyoshi Kondo, respektive, komfirmis la pretecon de ambaŭ institucioj subteni la ampleksigon kaj profundigon de la reciprokaj rilatoj en la ekonomia sektoro.

Per tiu elstara ptomocia agado, sukcese finiĝis la vizito en Japanio de la kuba delegitaro, prezidita de Ricardo Cabrisas, kiu plenumis dialogojn kun la grava entreprenista organizo japana (KEIDANREN), la agentejo pri sekureco de kreditoj al la eksportoj (NEXI) kaj la membroj de la ekonomia konferenco  Japanio-Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up