Alvenos al Havano la guberniestro de Nov-Jorko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-20 07:54:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Altrangaj gvidantoj de kelkaj grandaj entreprenoj kiel MasterdCard, Pfizer kaj la flugkompanio Jetblue  vojaĝas ĉi-lunde al Kubo kadre de komerca misio gvidata de la guberniestro de la ŝtato Nov-Jorko, Andrew  Cuomo, informis la agentejo EFE.

La vizito, anoncita la pasintan januaron, estos la unua tiaspeca ekde kiam en decembro oni informis la intencon normaligi la rilatojn inter Washington kaj Havano.

La listo de partoprenantoj, anoncitaj de Cuomo, inluzivas ankaŭ la respondeculojn  de edukaj institucioj kaj esplorcentroj, kaj ankaŭ kelkajn politikajn reprezentantojn.

Inter la entreprenistoj ĉeestas  la konsilanto delegita de JetBlue, Robert Hayes; la vicprezidanto de la kompanio MasterdCard, Walt M. Macnee, kaj la vicprezidantino de la farmacia entrepreno Pfizer, Freda Lewis-Hall.

Ankaŭ alvenos reprezentantoj de aliaj kompanioj kiel la teknologia Infor, la farmacia Regeneron kaj la fabrikanto de jogurtoj Chobani; aldone, venos la respondeculoj de la internacia flughaveno de Plattsburgh, de la centro de esploroj de genomo de Nov-Jorko kaj de la ŝtata universitato de Nov-Jorko.

Kune kun la privata sektoro, aliaj akompanantoj de Cuomo estos kelkaj el la ĉefaj politikaj gvidantoj de la ŝtato, interalie, la prezidanto de la asembleo, Carl Heastie.

Per komuniko, Cuomo esprimis ke “la reprezentantoj de la delegitaro de Nov-Jorko helpos certigi ke la ŝtataj kompanioj estos en la unua linio en la momento kiam malfermiĝos la pordoj al merkato kiu estis fermita por la entreprenoj de Usono dum pli ol 50 jaroj”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up