La Papo Francisko vizitos Kubon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-23 08:20:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, konfirmis en gazetara konferenco la viziton venontseptembre de la Papo Francisko al la insulo.

Komuniko de la ministerio pri eksteraj rilatoj de Kubo, kiu raportas la renkontiĝon de Rodríguez kun la estrino de la eŭropa diplomatio, Federica Mogherini, asertas ke “la kuba ministro konfirmis la viziton de la Papo al Kubo venontseptembre.”

Siaflanke, Vatikano anoncis ke antaŭ ol vojaĝi al Usono la venontan septembron, la Papo Francisko vizitos Kubon, tiel konfirmite  de la oficiala anoncisto de Vatikano, Federico Lombardi.

Lombardi, rapide klarigis ke la vojaĝo okazas pro invito de la aŭtoritatuloj civilaj kaj la epirkoparo kaj ĝi estos la unua etapo de la vojaĝo kiu portos lin al Usono, specife al Vasingtono, Nov-Jorko kaj Filadelfio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up