La prezidento de Serbio investis Fidel Castro per alta distingo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-21 07:15:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Tomislav Nikolic, prezidento de  Serbio, finis sian oficialan viziton en Kubo depost investi la historian gvidanton de la kuba revolucio, Fidel Castro, per la Ordeno de la Respubliko de Serbio, pro lia kontribuo al la evoluigo de la amikaj kaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj.

Nikolic esprimis al la gazetaro antaŭ sia foriro, ke li plenumis revon de sia vivo kun la vizito al Fidel Castro, kiu esprimis sian deziron konservi la ordenon por ĉiam.

Li taksis ege pozitivaj la rezultojn de tiu ĉi vizito kaj elstarigis ke la kuba popolo alte aprezas sian sendependecon kaj liberecon samkiel la serbia popolo.

Rogelio Díaz Sierra, vicministro pri eksteraj rilatoj de Kubo adiaŭis la vizitanton en la internacia flughaveno de Havano, kiu plenumis sian unuan viziton al la kariba lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up