Díaz-Canel kaj Federica Mogherini por konstrua dialogo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-06-10 16:49:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La alta reprezentanto de la Eŭropa Unio (EU) por eksteraj aferoj kaj politiko de sekureco, Federica Mogherini, akceptis en Bruselo la unuan vicprezidenton de Kubo, Miguel Díaz-Canel, kiu gvidas la insulan delegitaron al la II-a pintkunsido  Celac-EU.

Despot la renkontiĝo, Díaz-Canel esprimis al la gazetaro sian esperon ke la en la pintkunsido okazos dialogo konstrua,  kiu relanĉos la rilatojn inter la komunumo de latinamerikaj ŝtatoj (Celac) kaj la Eŭropa Unio (EU).

La interŝanĝo inter ambaŭ reprezentantoj okazis en momento en kiu Havano kaj la EU avancas en la intertraktado por interkonsento pri dialogo politika kaj kunlabora.

Krome, Díaz-Canel ankaŭ renkontiĝis kun la ĉefministroj de Slovenio, Miro Cerar, kaj de Luksemburgio, Xavier Bettel.

Rafael Correa, ŝtatestro de Ekvadoro kaj prezidanto portempa de la Celac, deklaris en Bruselo ke en la pintkunsido oni multobligos la kvin aksojn starigitajn en tiu ĉi regiona mekanismo kiel labora agendo por la jaro 2020, kaj la unua estas la batalo kontraŭ la malriĉeco, kiu estas frukto de la malegaleco.

Tiu ĉi estas la II-a pintkunsido de la Celac  kaj la EU depost la unua okazinta en Santiago de Ĉilio en januaro de 2013 kaj centrita en la kunlaboro  rilate al komercado kaj impulso de investoj kun kvalitoj socia kaj primedia.

La Celac arigas 33 landojn,  sen ĉeesto de Usono nek Kanado, kaj havas loĝantaron  de ĉirkaŭ 590 milionoj da homoj, dum la EU arigas 28 landojn, kun ĉirkaŭ 507 milionoj da enloĝantoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up