Dankas Liberio solidaremon de la kubaj kuracistoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-06-15 09:14:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidentino de Liberio, Ellen Johnson-Sirleaf, dankis la laboron de la kubaj kuracistoj en la batalo kontraŭ ebolo en sia lando, dum renkontiĝo kun la kuba vicprezidento Salvador Valdés, kiu vizitis la afrikan landon.

La prezidentino emfazis ke la kubaj profesiuloj laboris en la plej izolitaj lokoj kie la  infrastrukturo estas malpli riĉa; aldone ŝi rekonis la prestiĝon de la kuba sansistemo kaj la avancojn en aliaj sektoroj kiel edukado kaj sportoj.

Johnson-Sirleaf  esprimis sian pretecon labori en la profundigo de la reciprokaj rilatoj kaj laŭdis la procezon de restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj Usono.

Ŝi ankaŭ laŭdis la rezistemon de la insula popolo en la batalo kontraŭ la usona sieĝo altrudata dum pli ol 50 jaroj kaj ratifis la subtenon de Liberio kaj de la afrikaj landoj en tiu batalo.

La kuba vicprezidento  ĉeestis la pintkunsidon de la Afrika Unio, kaj aliflanke esprimis sian kontenton ke la epidemio de ebolo estis forigita; li aldonis la decidon daŭre labori por plibonigi la reciprokajn rilatojn kaj speciale la kunlaboron.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up