Kubo: solidaremo internacia kiel protektilo de la homaj rajtoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-06-19 09:21:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo elstarigis en Ĝenevo la gravecon de la internacia solidaremo en la impulsado kaj protekto de la homaj rajtoj, en strikta  kongruo kun la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN.

Solidaremo estas potenca instrumento por respondi al la defioj mondaj en tiu ĉi temo, esprimis Pablo Berti, reprezentanto de la insulo, dum sia interveno en la XXIV-a ordinara sesia periodo de la konsilantaro de homaj rajtoj, raportis la informagentejo Prensa Latina.

Rilate al edukado, li esprimis ke la rajto al ĝi estas esenca por la estonteco de la socioj, kaj ties privatigo rezultigas ekskludigon kaj marĝenigon.

Tial Kubo defendas la rajton je ĉiuj personoj al edukado senpaga kaj kvalita. La registaro donas la plej grandan atenton al la plena realigo de tiu rajto por ĉiuj civitanoj, li aldonis.

La diplomato memorigis ke en ĵusa raporto de la UNESCO oni elstarigis la atingojn de la kariba lando en tiu agadkampo al kiu ĝi disponigas 13% de sia malneta interna produkto.

En interaktiva dialogo pri la homaj rajtoj de la internaj movigitoj, Kubo insistis je la bezono alfronti la kaŭzojn de tiu situacio, specife  tiuj rilataj al la ekonomia evoluo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up