Akceptis Miguel Díaz-Canel usonajn senatanojn

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-06-27 11:38:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua vicprezidento  Miguel Díaz-Canel akceptis en Havano la demokratan senatanon por Vermont, Patrick Leahy, prezidanto protempa emerita de la usona Senato, kiu vizitas la insulon, akompanate de Benjamin Cardin, gvidanto de  la demokratoj en la komitato de eksteraj rilatoj de la Senato, kaj Dean Heller,  nome de la ŝtato de Maryland kaj Nevada, respektive.

Dum la dialogo inter interŝanĝis pri la rilatoj inter la du landoj kaj pri la debato okazanta en la usona Kongreso pri la forigo de limigoj rilate al la vojaĝoj kaj komerco kun la insulo, kaj same pri la haltigo de la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo altrudata al Kubo de pli ol 50 jaroj.

La renkontiĝon ankaŭ partoprenis Josefina Vidal, direktorino ĝenerala pri Usono de la ministerio pri eksteraj rilatoj kaj aliaj funkciuloj de tiu ministerio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up