Letero de Obama estos transdonita al la prezidento Raúl Castro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-01 06:49:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La interna ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Marcelino Medina, akceptos hodiaŭ la sekciestron de interesoj de Usono en Havano, Jeffrey DeLaurentis, kiu portas leteron de la prezidento Barack Obama al la prezidento Raúl Castro pri la restarigo de la rilatoj kaj la malfermo de ambasadejoj en la respektivaj landoj.

Pri la temo, internaciaj informagentejoj sciigas ke hodiaŭ Usono anoncos la malfermon de sia ambasadejo en Havano kaj same Kubo pri sia diplomatia sidejo en Washington.

La informagentejo Reuters asertas el kelkaj fontoj, ke la prezidento Barack Obama kaj la ŝtata sekretario John Kerry,- kiu nun estas en Vieno – diskonigos la novan paŝon por la restarigo de la diplomatiaj rilatoj kun la insulo, interrompitaj de antaŭ pli ol 50 jaroj.

Inter la donitaj paŝoj de Usono kaj Kubo tiurilate menciindas la forigo de la insulo el la listo de landoj subtenantaj terorismon, kio efektiviĝis komence de junio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up