Ekas la ordinara sesio de la kuba parlamento.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-15 06:15:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La laboro de la parlamentaj komisionoj sesiis dum tri tagoj por glatigi la vojon al la plenkunsido de la kuba parlamento ĉi-venontan merkredon.

La mapleksa agendo de tiu laborgrupoj de la parlamento ebligis trakti la temojn surbaze de vizio kiu startas en la bazo kaj inkluzivas ankaŭ la nacion, interalie temoj pri strategiaj programoj entreprentaj de la registaro, temoj tiklaj ligitaj  al la loĝantaro proponitaj de foraj kaj proksimaj distriktoj.

Oni ankaŭ analizis temojn rilate al la infanaro kaj la junularo, la amuziĝo, malfacilaĵoj rilate al la akvo-provizado, ankaŭ rilate al sano, sporto, komunumoj, la deliktoj, koruptado, apliko de la spertoj evoluigitaj en la provincoj de Artemisa kaj Mayabeque; la reorganizo struktura de la ministerio pri komunikado, i.a.

Unu el la temoj traktitaj pri ĉi lasta rilatas al la agado establita en la gvidlinioj de la registaro kaj la komunista partio pri la avancoj bezonataj kaj preparataj cele al informadika socio, kiu kontribuos al la landa evoluo.

La konkludoj de tiuj ĉi debatoj estos prezentitaj al la Nacia Asembleo kiu pritrasktos ilin en ordinara sesio  ekde ĉi-tiu 15-a de julio en Havano.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up