Hispanio kaj Kubo por pli ampleksaj rilatoj komercaj kaj entreprenistaj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-01 18:23:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Aŭtoritatuloj de Hispanio informis pri la transdono de memorando-projekto al la ministro kuba pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, kiu traktas pri industrio, turismo, energio, telekomunikoj kaj komerco.

En komuniko gazetara, precizigas la ministerio hispana pri industrio, energio kaj turismo, ke la proponoj estos analizataj de Kubo kaj poste subskribataj, kun la celo krei la taŭgan kuntekston por impulsi la reciprokajn rilatojn  jen politikaj jen entreprenaj.

Siaflanke, la kuba ministro, kiu plenumis oficialan viziton en Madrido, prezentis antaŭ centoj da entreprenistoj hispanaj la negoceblecojn en Kubo, en sektoroj de turismo, infrastrukturoj, transportoj, telekomunikado, renovigeblaj energifontoj kaj la speciala evoluzono de Mariel.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up