Leal: la kuba antiimperiismo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-07 08:25:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kelkajn tagojn antaŭ ol la usona flago flirtu en la ambasadejo en Havano,  la historiisto de la urbo, la intelektulo Eusebio Leal, dum intervjuo kun la informagentejo EFE emfazis ke en Kubo neniam ekzistis “anti-usona sento, sed antiimperiisma sento”.

“La kubano ĉiam bone komprenis tian subtilaĵon. Multaj aferoj ligas nin en la historio kaj rilate al la kulturo”, asertis Leal, ĉefa impulsanto de la renovigo de la Malnova Havano, la historia centro de la urbo, kiu estas unu el la ĉefaj turismaj allogoj de Kubo.

Leal, kiu estis parto de la kuba delegitaro vojaĝinta al Washington la pasintan 20-an de julio por partopreni la malfermon de la kuba ambasadejo, insistas pri tio  ke la normaligo de rilatoj inter Kubo kaj Usono, estas “necesa”, sed ankoraŭ restas “longa procezo en kiu oni devos klarigi multajn aferojn ne klarajn”.

 “Ni, la damaĝitaj, ĉar la sieĝo restas ankoraŭ firma, estis la unuaj kiuj iris tien kaj levis nian flagon”, klarigis Leal, kiu favoras la rilatojn inter la du landoj surbaze de “respekto kaj ĉiam egalrajte”.

Kun la malfermo de la ambasadejoj,  kaj post la vizito de la usona sekretario de ŝtato John Kerry, kiu prezidos la 14-an de aŭgusto en Havano la ceremonion  hisi la flagon de la “stangoj kaj steloj”, malfermiĝos la vojo al la dua fazo de la rilatnormaligo inter ambaŭ landoj, por kio restas ankoraŭ “senfinaj paŝoj”.

“Okazas ke ne ĉio devas esti publika. Estas aferoj kiuj pro riveliĝo starigos malfacilaĵojn tro fortaj (….). Tio ĉi devas esti solvata tiel, delikate kaj sen sensaciaĵoj”,  precizigis Leal, ankaŭ deputito en la nacia parlamento.

Pri la prezidentaj elektoj antaŭvidataj en Usono por la venonta jaro, sen mencii nomojn li esprimis ke, malgraŭ ne voĉdoni, li ja “kampanjas por eviti ke la plej reakciaj kaj konservativaj fortoj, kiuj malamas eĉ la sangon propran, povu iam ajn regi”.

“La nuna tendeco en tiu ĉi parto de la mondo favoras tion ĉi, ke la ŝanĝo restu; ke restu la racieco, la pozitivaĵo”, emfazis Leal, esprimante ke tiaspeca turniro ŝajne havas kontinuecon garantiatan kun la demokrata kandidato Hillary Clinton, kiu pasintsemajne  en Miami montris sin favora al ĉesigo de la sieĝo kontraŭ Kubo kaj profundigi la proksimiĝon inter la du landoj, kvankam ŝi ne forgesis kritiki la insulan registaron.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up