Kubo: klopodoj por altigi la edukan kvaliton.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-28 07:26:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ministro pri edukado, Ena Elsa Velázquez, elstarigis ĉi-ĵaŭde en Havano la gravecon de dialogo kun la geinstruistoj, la gestudentoj kaj la familio samkiel kun la komunumo por altigi la kvaliton edukan en la lando.

La ministro kaj aliaj funkciuloj de la institucio partoprenis radiotelevidan programon kie ili respondis demandojn de la loĝantaro pri la eduka sistemo kaj la nova lernjaro 2015-2016 komenciĝonta la 1-an de septembro.

Velázquez agnoskis la laboron de la kuba geinstruistaro kies rezultoj en la pasinta jaro montris pliboniĝon en la kvalito, kialo por plilabori en la starigo de kelkaj transformoj en la sektoro.

Siaflanke, Paul Torres, vicdirektoro de la centra instituto de pedagogiaj sciencoj, elstarigis ke regionaj studoj evidentigas ke Kubo gvidas la edukajn indikilojn rilate al la kvalito kaj kvanto de konoj en la areo de lingvoj kaj scienco, egalrajteco inter inoj kaj malinoj, inter alie.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up