La prezidento de Panamo vizitas Kubon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-09 09:14:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ekde ĉi-merkrede, la panama prezidento Juan Carlos Varela, plenumas oficialan viziton al Kubo, kie li renkontiĝos kun sia  homologo, Raúl Castro.

Ambaŭ ŝtatestroj renkontiĝis la pasintan aprilon en Panamo, okaze de la 7-a pintkunsido de la Ameriko, kie ili parolis pri la evoluigaj programoj en la kuba haveno Mariel, la progreso en la dialogo kun Usono kaj negocoj inter ambaŭ landoj, interalie.

Varelas vizitas Kubon kun delegitaro de entreprenistoj por impulsi kaj kreskigi la komercajn ligojn reciprokajn.

La ministro de komerco kaj industrio, Melitón Arrocha, kiu membras en la delegitaro kaj la prezidento mem konfirmis ke oni pritraktos la interŝanĝojn inter la Libera Zono de Colón kaj Kubo, kie malfermiĝas novaj eblecoj kun la komerca evoluzono de Mariel en Havano.

Ekde sia enposteniĝo, Varela subtenas kaj impulsas projektojn favore al kulturo, sporto, edukado, folkloro kaj medio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up