Finpretigas Kubo kaj Usono pritraktendan laboragendon

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-12 08:22:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Josefina Vidal, ĝenerala direktorino pri Usono de la ministerio de eksteraj aferoj de Kubo, informis en Havano ke inter la unuaj temoj pritraktotaj de  la du landoj por la venontaj semajnoj estos la media protektado kaj prevento de naturaj katastrofoj, sano, civila aviado, apliko kaj plenumo de la leĝoj, batalo kontraŭ la trafikado de drogoj kaj personoj kaj la transnaciaj deliktoj.

Dum interŝanĝo kun la gazetaro, tuj fininte la unuan kunsidon de la duflanka laborkomisiono sesiinta en tiu ĉi urbo, Vidal esprimis ke “la plej grava estas ke la nuna kunsido kun la usona delegitaro evoluis en profesia, respektema kaj konstrua etoso”.

Ŝi taksis bone kaj organike strukturita la novan  mekanismon  inter la du landoj, kiu donos kontinuecon al la difiniaj temoj kaj diskutos je la nivelo de spertuloj, laborgrupoj kaj komisionoj.

Vidal klarigis ke la dulanda komisiono renkontiĝos denove en Washington novembre, kaj stimulos la laboron de la grupoj, gvidos la procezon sisteme, krom evoluigi dialogon pri temoj de reciproka intereso, inkluzive de tiuj en kiuj la du landoj havas malsamajn konceptojn kiel la trafikado de personoj kaj homaj rajtoj.

Ŝi parolis pri la celo serĉi solvojn al problemoj kiel kompensoj pro homaj damaĝoj  kaŭzitaj al la kuba popolo pro la altrudataj politikoj de sinsekvaj administracioj usonaj laŭlonge de kvin jardekoj kaj la usonaj propraĵoj naciigitaj en Kubo, kion ŝi taksis ege tikla temo.

La kuba delegitaro emfazis en la kunsido ke la forigo de la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo estas esenca en la nuna kunteksto  kaj kerna por normaligi la rilatojn.

Ŝi ree emfazis ke por ke “ekzistu normalaj rilatoj inter la du landoj estas necese rehavigi al Kubo la teritorion kontraŭleĝe okupitan de la militbazo de Guantánamo, ĉesigi la radiajn kaj televidajn elsendojn ekde Usono kaj elimini la programojn adresatajn al malstabiligo kaj subfosado de la kuba konstitucia ordo”, esprimis Vidal.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up