Raúl Castro: pli proksimaj al la paco por la kolombia popolo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-24 10:08:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro asertis en Havano ke la dialogo inter la registaro de Kolombio kaj la revoluciaj armitaj fortoj- popola armeo (FARC-EP) evoluas sur bona vojo.

La kuba prezidento havis la okazon paroli kadre de la solenaĵo okazinta en la salono ceremonia de Cubanacán, ĉi-merkrede la 23-an de septembro, kiam vojaĝis al Havano la prezidento de Kolombio Juan Manual Santos por subskribi interkonsenton pri speciala jurisdikcio por la paco en Kolombio kun la komandanto Timoleón Jiménez, estro de la stabo de la FARC-EP.

Raúl Castro asertis ke tiuj ĉi interkonsentoj pri justico reprezentas signifoplenan paŝon de progreso kaj nun pli proksimas la ebleco atingi la pacon deziratan  kaj meritatan de la kolombia popolo.

En sia parolado la kuba prezidento gratulis ambaŭ gvidantojn kaj emfazis ke la paco en Kolombio ne nur eblas, sed nepras, sed ĝi postulas grandajn strebojn kaj volon, samkiel  ambaŭ partneroj evidentigas nun.

 Multe oni avancis, asertis Raúl, multe pli ol neniam antaŭe. Restas grandaj obstakloj venkendaj, sed ni estas certaj ke vi ilin venkos.

La profunda respekto al la pozicioj de la du flankoj, la absoluta senpartieco, diskreteco kaj firma subteno, konsista kaj solidara, daŭre estos ĉefa trajto de la modesta kontribuo de Kubo al la procezo paciga. Tio estas nia devo, emfazis la kuba prezidento.

Ni ne laciĝos en niaj klopodoj ĝis atingi la deziratan celon de stabila paco kaj longdaŭra por la amata Kolombio.

Iĝos realo, ĉi-kaze, la kompromiso kiun ni, la estroj de ŝtatoj kaj registaroj, alprenis en la dua pintkunsido de la komunumo de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibiaj (CELAC) kiam ni subskribis la proklamon de Latinameriko kaj Karibio kiel Paco-zono, tiel finis la parolado de la kuba prezidento Raúl Castro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up