La telefonkompanioj Etecsa kaj Sprint subskribis interkonsenton en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-11-03 10:10:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Dum la unua tago de la 33-a internacia foiro de Havano, Fihav 2015, estis subskribita la unua interkonsento inter la kuba telefonkompanio Etecsa kaj la usona komunik-kompanio LP Sprint por faciligi al la klientoj de tiu ĉi kompanio alvoki kaj esti alvokataj, samkiel sendi kaj ricevi tekstajn mesaĝojn kaj datumtransmisiadon  ekde Kubo  per la moviltelefono.

Flanke de Kubo subskribis Hilda Arias Pérez, ĉefdirektorino pri movilservoj de Etecsa, dum flanke de Usono tion faris Marcelo Claure, prezidanto de Sprint.

Tiu ĉi estas la unua interkonsento por la roaming servo aŭ itineranco (kiu ebligas ke la movil-linioj daŭre estu operacikapablaj kiam oni vojaĝas al Kubo) rekte inter ambaŭ landoj.

Vivian Iglesias, direktorino pri la internaciaj servoj de Etecsa, klarigis ke la servoj komenciĝos tuj kiam oni finu la teknikajn provojn kaj la detaloj de la financaj operacioj estu solvitaj.

Ŝi aldonis ke la pagoj pro tiuj servoj daŭre estos faritaj pere de bankoj de triaj landoj kaj ne en dolaroj tial ke restas valida la usona leĝo pri ekonomia, financa kaj komerca sieĝo.

Marcelo Claure, prezidanto de Sprint, esprimis ke per tiuj ĉi interkonsentoj oni povas ebligi al niaj civitanoj la komunikadon kaj tiel la klientoj de Sprint kiam vizitu Kubon ili povus utiligi siajn moviltelefonojn. Li aldonis ke temas pri tre grava paŝo kaj estu tiel ke aliaj entreprenoj sekvu la saman kunlaboran vojon inter la du landoj.

Ambaŭ kompanioj ankaŭ subskribis en septembro interkonsenton por la rekta interkonektiĝo, pere de la sistemo de la submara kablo ALBA-1, kiu ebligas rektajn telefonvokojn inter Kubo kaj Usono.

Estis informite ke daŭras la negocprocezo por kreskigi aliajn servojn.

Sprint Communicatios Company LP estas telekomunik-kompanio kies sidejo estas en Overland Park, Kansas, Usono, kiu provizas servojn de movila kaj fiksa telefono, krom esti provizanto tutgloba de interreto kaj datumservoj.

Ĝi estas la tria telekomunik-kompanio sendrata kun propra reto 100-procente cifereca kaj de optika fibro en Usono.

Ankaŭ estis konate ke la reguloj de la usona sieĝo kontraŭ Kubo baris la ekfunkciigon de la servoj de Etecsa kaj Sprint en la interkonsentita dato kaj evoluo de taŭgaj negoc-skemoj rilate al telekomunikado, malgraŭ tio ke ĉio estis aprobita de la usona registaro, sed ne eblis efektivigi transakciojn kun usonaj bankoj kaj la bankoj de triaj landoj timas la monpunojn ricevotajn pro tiu ĉi kaŭzo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up