Raúl Castro ekkomencas viziton en Meksiko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-11-06 12:17:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro alvenis al Meksiko por plenumi oficialan viziton, kiam la rilatoj inter ambaŭ landoj rekuperas sian historian plenecon.

La kuba prezidento alvenis al la internacia flughaveno de Mérida, ĉefurbo de Jukatano, kie li ricevas la honorojn taŭgajn al sia posteno, kaj poste kunsidos kun la meksika prezidento Enrique Peña Nieto.

La kunsido okazos en la Palaco de la Registaro, situanta en la Placo de la Sendependeco, en la jukatana ĉefurbo; la kuba ŝtatestro honoros, en la Parko de La Mejorada,  la infanojn martirajn de Chapultepec, forpasintaj dum batalo kontraŭ la usona invado, kaj estas simboloj de la martiroj en la historio de Meksiko.

Ambaŭ gvidantoj revizios la agendon reciprokan kaj ankaŭ la regionan kaj internacian; ili adoptos mekanismojn por daŭre avanci en la solidiĝo de la reciprokaj rilatoj, speciale pri migrado, turismo, komerco, edukado kaj ekonomia komplementeco, interalie.

La meksika ministro pri eksteraj rilatoj, Claudia Ruiz Massieu, esprimis ke ambaŭ landoj profitos el tiu ĉi renkontiĝo kadre de “renovigita rilato”.

Siaflanke, la guberniestro de Jukatano, Rolando Zapata, esprimis ke la “rilatoj kun Kubo estas historiaj, sed plenaj je vivanta aktualeco”.

La vizito Raúl Castro havas grandajn sekvojn en tiu ĉi urbo pro ties longaj historiaj ligoj kun la insulo, kiu posedas la simpation kaj dividitajn tradiciojn kun la loĝantaro.

Laŭ esprimis Mario Menéndez, direktoro de la gazeto Por Esto, de Meksiko, “la rilato historia kaj speciale kultura, estas tiom streĉa ke kelkfoje malfacilas kompreni kie finiĝas la nia kaj kiam komenciĝas la kuba”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up