Miguel Díaz-Canel alvokas la kamparanojn alfronti la spekulaciantojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-01-07 08:58:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel renkontiĝis en la centra provinco Sancti Spiritus kun laboristoj kaj produktantoj de diversaj branĉoj de la teritorio kaj alvokis ilin kunordigi la produktadon de nutraĵoj kun la  kontraktaj procezoj kaj komercado kaj alfronti la ĉenon de spekulaciantoj.

Díaz-Canel insistis pri la urĝeco ordigi ĉiujn mekanismojn por altigi la efikecon de la laboro kaj emfazis ke oni devas nepre aldoni la variablon kosto-prezo al la rikoltitaj produktaĵoj por elimini la malkontenton de la civitanaro.

Díaz-Canel ankaŭ elstarigis la gravecon kalkuli, surbaze de la potencialoj de la tero en ĉiu teritorio, la plantendajn areojn, tiel ke estu eble kontentigi la socian konsumon kaj krekigi la ofertojn en la merkatoj je raciaj prezoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up