Nacia premio de pedagogio al Fidel Castro

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-12-11 16:02:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Dum la fermo de la 5-a kongreso de la nacia asocio de pedagogoj sesiinta en Havano oni sciigis pri la decido de la kongreso transdoni al la kuba gvidanto Fidel Castro la nacian premion de pedagogio pro lia kontribuo al la kuba kaj latinamerika eduko kaj liaj kontribuoj metodologiaj en la formado de la novaj generacioj.
La kongreson ĉeestis la unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel, ankaŭ membro de la politika buroo de la komunista partio, kiu dividis spertojn kun la delegitoj en la evento kaj esprimis la bezonon aktualigi konstante la pedagogiajn praktikojn konsiderante la teknologiajn influojn de la informadiko kaj telekomunikado.
Díaz-Canel pritraktis aliajn temojn kiel la graveco de la integrala formado de profesoroj kaj multfaka preparado kiu devas regi en la scienca esplorado por atingi la renovigadon kaj novecon. Tiu ĉi kongreso ne devas resti je la nivelo de la teoria debato, sed retronutri  la bazon por atingi superan etapon de nia eduka sistemo, li aldonis.
Dum la fermo de la kongreso oni informis pri la novelektita estraro de la asocio de pedagogoj de Kubo kaj la premiitoj tutlandaj, la premio de la elstara novulo, la eduko-familio kaj Gloria Guerra, krom aliaj rekonoj al la plej elstaraj profesoroj.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up