Akceptis Raúl Castro la ministron pri eksteraj rilatoj de Britio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-04-30 18:00:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉi-semajne vizitis Kubon la ministro pri eksteraj rilatoj de Britio, Philip Hammond, kiu plenumis oficialan laborviziton en la insulo kaj estis akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro.

Dum la renkontiĝo, ambaŭ partoj konstatis la progresojn okazintajn en la reciprokaj rilatoj kaj la potencialojn ekzistantajn por profundigi ilin en sferoj de intereso por ambaŭ landoj.

Raú Castro kaj Hammond montris sian kontenton pro la subskribo de interkonsento kiu reguligas la ŝuldon je meza kaj longa tempolimo de Kubo kun Britio, kio devas kontribui al evoluo de la ekonomiaj, komercaj kaj financaj ligoj inter la du landoj. Ili ankaŭ interŝanĝis pri diversaj temoj de la internacia agendo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up