La unua vicprezidento de Kubo vizitas Rusion kaj Belarusion

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-05-28 09:05:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La belarusia prezidento Alexandr Lukashenko kaj la unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel, renkontiĝis en Minsk kun la celo konfirmi la reciprokanvolon impulsi la multflankan kunlaboron.

Dum antaŭa renkontiĝo de la kuba vicprezidento kun Evgueny Shestakov, ĉi-lasta deklaris ke la dialogo kun Lukashenko ebligas analizi gravajn aspektojn de la kunlaboro inter la du landoj kaj aliajn temojn de la internacia agendo.

La kuba vicprezidento esprimis ke malfermiĝas tre bonaj perspektivoj por la kunlaboro en sferoj kiel transporto, agrikulturo, scienco kaj novigado, aparte en la bioteknologia industrio, kio kongruas kun la celaro de la VII kongreso de la kuba komunista partio.

Dum la vizito en Rusio la kuba vicprezidento deponis florbukedon antau la tombo de la nekonata soldato ĉe la muregoj del Kremlin en Moksvo.

Li estis akompanata de la vicministro pri eksteraj rilatoj Rogelio Sierra kaj la ambasadoro de Kubo en Rusio, Emilio Lozada.

Díaz-Canel estis akceptita de la rusa prezidento Vladimir Putin kune kun la insula delegitaro, kie ili pritraktis la eminentan staton de la reciprokaj rilatoj kaj taksis la evoluon en la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj depost la vizito de Putin al Havano en julio de 2014.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up