Rolo de la kuba junularo en la kulturpolitiko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-06-10 08:29:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉi-semajne sesias la tria plenkunsido de la nacia komitato de la organizo de junkomunistoj en la kongresa centro Lázaro Peña de la naciaj sindikatoj.

Joan Cabo Mijares, membro de la nacia buroo de la politika organizo, konfirmis ke la temoj analizataj kaj debatataj  estas la ĉeesto kaj laboro de la gejunuloj en la kultura politiko de la lando; la defendo de la naciaj valoroj kaj identeco, la kubaneco, kiel garantiilo de la historia kontinueco de la revolucio.

La kulturo kiel armilo kaj ŝirmilo fronte al la nunaj kaj estontaj defioj: temas pri tio, emfazis la juna gvidanto; analizi la organizan raporton pri la plenumo de la interkonsentoj de la 10-a kongreso de la organizaĵo okazinta en julio de 2015 kiam estis elektitaj la 103 membroj de la nacia komitato.

Ili ankaŭ pritraktas la partoprenon de la membroj kaj la junularo en la popola konsultiĝo kunvokita de la komunista partio por pliriĉigi kaj perfektigi la projektojn kiuj konceptigas la modelon ekonomian kaj socian de la lando kaj la nacia plano de evoluo ĝis la jaro 2030 aprobitaj en la 7-a kongreso de la partia organizo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up