Progresoj de la kuba ortopedio trairas la mondon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-04-07 16:02:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
prof. Rodrígo Álvarez Cambras
La kuba sansektoro  estas sendube unu el tiuj plej prestiĝaj kaj rekonataj tra la tuta mondo kaj la internaciaj organizaĵoj pri sano kadre de la sistemo de UN tion esprimis jam plurfoje en diversaj forumoj.
Ne nur pro la alta nivelo de la  kuracistoj sed ankaŭ pro la fakto ke en Kubo, la publika sano estas senpaga kaj konsiderata kiel rajto de ĉiuj civitanoj ekde la naskiĝo.
Tiamaniere, malgraŭ pluraj malfacilaĵoj materiaj, ne ĉesis labori la kubaj kuracistoj kaj eĉ dum la plej krizaj tempoj de la 90-aj jaroj formiĝis miloj da novaj kuracistoj kaj kreiĝis ampleksa kaj inkluziva sistemo kiu komenciĝas en la familiaj kuracistoj, kies celo estas la preventa agado kaj poste sekvas la reto de poliklinikoj, hospitaloj kaj institutoj.
En la specialeco de ortopedio ankaŭ notindas la sukcesoj atingitaj de la insulo laŭlonge de la lastaj 5 jardekoj, laŭ opinioj de elstaraj fakuloj el diversaj mondopartoj kiuj lokas la insulon je la nivelo de la plej evoluintaj landoj.
Laŭ la plej freŝaj raportoj, Kubo posedas nuntempe pli ol 1 300 kuracistojn pri ortopedio kun altranga profesinivelo, kiuj laboras aŭ laboris senkondiĉe en pluraj landoj kaj donas tiaspecajn servojn en ĉiuj hospitaloj ĝeneralaj kaj porinfanaj tra la tuta insulo.
La enkonduko kaj perfektigo de kompleksaj kirurgiaj teknikoj, la alta profesieco de ĝiaj specialistoj, kune  kun la desegno de iloj por speficaj problemoj ortopediaj subtenas la progreson de tiu fako en Kubo, kiu efikas tre bone ne nur por miloj da kubanoj sed ankaŭ por amaso da aliaj civitanoj de la mondo.
Oni povas aserti ke en preskaŭ 50 landoj el ĉiuj mondopartoj uzatas la eksteraj  fiksiloj RALCA, kreita kaj desegnitaj jam ekde la komenco de la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento flanke de la profesoro Rodrigo Álvarez Cambras, nuna prezidanto de la kuba societo de ortopedio kaj traŭmatologio.
En landoj kiel Usono, Kanado, Francio, Hispanioj, arabaj, afrikaj kaj latinamerikaj landoj oni utiligas nuntempe tiujn fiksilojn kiuj jam delonge elpruvis sian efikon.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up