Kuba solidareco al Afriko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-11-27 21:49:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Laŭlonge de la lasta duonjarcento Kubo kaj Afriko estis ligitaj de amikaj, fratecaj kaj solidaraj agadoj kiuj hodiaŭ forte restariĝas kaj tre aktualas per agado en Afriko okcidenta, kie grupo da 200 profesiuloj pri sano laboras kontraŭ la epidemio de ebolo, specife en Sieraleono kaj aliaj najbaraj landoj.

De antaŭ kelkaj semajnoj , la usona ĵurnalo The New York Times, publikigis artikolon per kiu ĝi atakas la usonan programon, validan ekde la administracio Bush, instiganta la migradon de kubaj kuracistoj kiuj plenumas laboraj misiojn en eksterlando, ĉar temas pri io “speciale malfacile pravigebla”, asertas la ĵurnalo.

“Malkongruas ke Usono unuflanke alte taksu la kontribuojn de la kubaj kuracistoj senditaj de la insula registaro por helpi en mondaj krizoj, kiel ekzemple  en la kazo de la tertremo en Haitio en 2010, dum aliflanke ĝi klopodas malstabiligi la ŝtaton faciligante forlason.

La usona migra sistemo devus doni prioritaton al la rifuĝintoj kaj personoj persekutitaj plej vundeblaj tra la mondo, sed ne devas esti uzata por akrigi forfuĝon de talentoj el malamika lando, ĉefe, kiam plibonigi la rilatojn inter la landoj estas celo farebla kaj saĝa.

La insulo posedas unu el la plej altaj indikiloj de kuracitoj perkapaj en la tuta mondo, kaj transdonas lerneblecojn por studi medicinon al centoj da internaciaj studentoj ĉiujare, inter ili, al usonanoj. Pli ol 440 mil loĝantoj en la insulo, kies loĝantaro estas je 11 milionoj, laboras en la sansektoro.

Samkiel okazas kun aliaj kubanoj, multaj profesiuloj de la medicino daŭre interesiĝos pri la ebleco elmigri al Usono serĉante pli bonajn eblecojn, aldonas la ĵurnalo, sed inviti ilin forlasi siajn misiojn en eksterlando estas troigo.

La artikolo en la menciita ĵurnalo asertas ke “dum ili subtenu tian malkongruan politikon, starigi rilaton pli sanan inter ambaŭ landoj daŭre estos malfacile”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up