Nacia Baleto de Kubo alvokas didaktikan programon

بقلم: Maritza Gutiérrez González
2024-09-26 10:25:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, sep 26 (RHK) La Danca Katedro de la Nacia Baleto de Kubo (BNC), sub la ĝenerala reĝisorado de Viengsay Valdés, hodiaŭ invitas studentojn kaj dancistojn al Didaktika Programo de la 30-a de oktobro ĝis la 3-a de novembro.

La eduka agado, kiu inkluzivas kursojn, prelegojn kaj majstrajn klasojn, estas parto de la  agadoj de la XXVIII Alicia Alonso Internacia Baleto-Festivalo de Havano, okazonta de la 28-a de oktobro ĝis la 10-a de novembro, laŭ la paĝo de Facebook de BNC.

La programo ebligos perfektigi scion per la tekniko, stilo kaj interpretaj konceptoj de la Kuba Baleta Lernejo.

Aliĝoloko estas limigita kaj interesitoj havas la ŝancon sendi sian kandidatiĝon ĝis la 15-a de oktobro.

Partoprenantoj devas vojaĝi kun turisma vizo ĝis 30 tagoj kaj medicina asekuro rajtigita en Kubo.

Laŭ la alvoko, akreditaj atestiloj estos liveritaj kaj la kosto de la programo estas $ 360.

Tiu ĉi interŝanĝo ebligas preni baletajn klasojn daŭrantajn du horojn, dum kvin tagoj, kun instruistoj invititaj al la Festivalo kaj tri senpagajn biletojn por ĉeesti la prezentojn de la prestiĝa danca evento.

Eminentaj personecoj de la danco kiel Viengsay Valdés, Miguel Cabrera, Víctor Gilí, Esnel Ramos kaj José Manuel Carreño (Kubo) kaj Azari Plisetski (Rusio) ĉeestos la majstrajn klasojn, prelegojn kaj konferencojn kiel gastoj.

Ĉi tio estas ŝanco uzi la saĝon de dancaj simboloj, kiuj dividos siajn profesiajn spertojn en procezo riĉa je instruado kaj lernado, aldonas la teksto de BNC.

La grava danca evento estas prestiĝa ĉi-jare kun partopreno de dancistoj kaj koreografoj el pli ol 15 landoj. Inter tiuj figuroj elstaras la meksikano Elisa Carrillo, la hispanoj Lucía Lacarra kaj Joaquín de Luz, la brazilano Marcelo Gomes, la franca Mathilde Froustey, la portugala António Casalinho kaj la rusoj Daniil Simkin kaj Semyon Chundin.

Unu el la allogaĵoj de la konkurso kuŝas en la sezono de la Cignolago, klasikaĵo kiun la publiko aprezas, ĉar ĝi ne estis dancata en Kubo en sia tutaĵo ekde 2018.

Krome, oni ne neglektos la ferman spektaklon, surprizo por amantoj de pintoarto, laŭ tio, kion diris al la gazetaro la Organiza Komitato de la Festivalo.
 
Fonto: PL

 

 



التعليق


أترك تعليقا
الجميع مطلوبة
لم يتم نشره
captcha challenge
فيما يلي
  • Árabe
  • Creole
  • Inglés

الأكثر قراءة

up