ALBA-TCP: solidareco al la afrodevenaj usonanoj.

بقلم: Maritza Gutierres González
2014-08-20 11:10:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La membrolandoj de la alianco bolivara por la popoloj de nia Ameriko-Traktato de komerco por la popoloj (ALBA-TCP) disvastigis oficialan komunikon per kiu esprimas sian profundan antaŭzorgon pro la perfortaj agoj okazantaj en la usona urbo de Ferguson en la ŝtato de Missouri, pro la murdo de la civitano afro-usona Michael Brown permane de policisto, en cirkonstancoj malklaraj kiuj revivigas la gravan problemon de diskriminacio kaj perforto rasaj, ankoraŭ ne solvitaj en tiu lando.
La membrolandoj de ALBA-TCP esprimas sian solidaremon al la afrodevena komunumo usona, kaj alvokas al la aŭtoritatuloj de tiu lando, al ties institucioj,  realigi justan, klaran kaj travideblan esploron, kaj plenumi la publikan ord-kontrolon respektante la homajn rajtojn.
Samtempe, la landoj de ALBA-TCP esprimas sian solidaremon al la familianoj de Michael Brown samkiel al la ceteraj viktimoj de la perforto efektivigata dum la lastaj tagoj en la usona loĝloko de Ferguson.
 



التعليق


أترك تعليقا
الجميع مطلوبة
لم يتم نشره
captcha challenge
جاري التحميل
Desde Mi Habana
فيما يلي
  • Cartas a la Redacción
  • Cancionero Iberoamericano
  • Mundo 7

الأكثر قراءة

up