Kiel antaŭvidite, Israelo portas sian militon al Libano

بقلم: Maritza Gutiérrez González
2024-09-23 10:45:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: AFP

Havano, sep 23 (RHK) La terura realeco de la milito fariĝas tiel ĉiutage, ke eĉ la ĉefaj okcidentaj amaskomunikiloj forgesas la genocidon en Gazao, kaj koncentras sian informan – aŭ seninforman – fajron pri  la israelaj atakoj kontraŭ Libano.

Israelo, dume, kondukas la mondon laŭ mallarĝa vojo al la krutaĵo, kaj malmultaj nun ekskludas tion, kio estas antaŭdiro dum multaj jaroj: Mezoriento estos la sceno de la venonta mondmilito.

La speciala kunordiganto de UN por Libano, Jeanine Hennis-Plasschaert, avertis ĉi-dimanĉe pri "baldaŭa katastrofo" en la regiono, meze de la eskalado de streĉiĝoj inter Israelo kaj la ŝijaisma grupo Hizbulaho.

Dume, la kuba ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez Parrilla, per sia konto pri x, esprimis: "Ni kondamnas la malkuraĝan agreson de Israelo kontraŭ Libano, en suda antaŭurbo de Bejruto, kiu kaŭzis 37 mortojn kaj dekojn da vunditoj, inkluzive de virinoj kaj infanoj. Tiu ĉi riproĉinda ago endanĝerigas la pacon kaj sekurecon de la regiono, jam en tumulto pro la israela kontraŭ genocido kontraŭ la palestina popolo.

Nuntempe, Israelo bombardis kaj lanĉis misilojn kontraŭ civilaj konstruaĵoj en Bejruto, la libana ĉefurbo, kun dekoj da mortintoj kaj proksimume 2 500 vunditaj kiel rezulto de tiuj atakoj.

Du tagojn pli frue, la 17-an kaj 18-an de septembro, eksplodoj de elektronikaj aparatoj, inkluzive de pagiloj (ankaŭ konataj kiel serĉiloj aŭ telepoŝtelefonoj) kaj walkie-talkioj, okazis en malsamaj partoj de Libano; atakoj kiujn UNo klasifikis kiel militkrimojn.

Koincide kun la antaŭdiro de venonta monda incendio en la areo, la israela Registaro, gvidata de la sangavida Benjamin Netanyahu, publike gratulis sin pri pluraj siaj murdoj, per kiuj ĝi konfirmas la terorisman naturon de siaj agoj, bazitaj sur altnivelaj teknikoj disvolvita de ĝiaj inteligentecaj organoj.

La internacia komunumo, kaj precipe la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj institucioj kreitaj por konstrui pacon, ne povas ĉesi insisti pri siaj deklaroj kondamnantaj Israelon, kaj tiujn, kiuj subtenas ĝin per mono kaj armiloj, Usonon.

Ĉiun tagon, kiu pasas ŝajnas tro malfrue, ĉar en baldaŭa tempo ne estas videbla fino al  la genocido kontraŭ la palestinanoj, nek al la intencaj murdoj de Israelo en Irano, Irako, Sirio, Libano kaj aliaj landoj.


Fonto: Granma

 

 



التعليق


أترك تعليقا
الجميع مطلوبة
لم يتم نشره
captcha challenge
فيما يلي
  • Francés
  • Portugués
  • Nuestra América

الأكثر قراءة

up