La ministra konsilantaro de la Eŭropa Unio donis verdan lumon por komenci la negocadon pri interkonsento de politika kaj kunlabora dialogo kun Kubo.
La ministroj aprobis la mandaton kun Havano kiel punkto sendebata en la kunsido, laŭ raportis diplomatiaj fontoj en Bruselo.
La traktataj eroj komenciĝos dum daŭre validas la nomata “komuna pozicio”, maljusta politiko unuflanka altrudita de la EU al Kubo en la jaro 1996 laŭ propono de la hispana registaro tiam prezidita de José María Aznar, ege konata malamiko de la kariba insulo.
La negocado de tiu ĉi interkonsento estas rezulto de la peto farita flanke de la ministroj pri eksteraj rilatoj de la EU al Ashton, fine de 2012, esplori la eblecojn malfermi novan rilaton al Havano.