Kubo esprimas volon plifortigi ligojn kun ASEAN

بقلم: Maritza Gutiérrez González
2024-08-08 12:00:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @BrunoRguezP

Havano, aŭg 8 (RHK) La ministro pri  Eksterlandaj Aferoj Bruno Rodríguez hodiaŭ esprimis la volon de Kubo plifortigi ligojn kun la Asocio de Sudorientaziaj Ŝtatoj (ASEAN), precipe en la ekonomia, komerca kaj kunlabora kampoj.

Per lia konto sur X, la ministro  sendis gratulon al la sudorient-azia bloko, kiu festas la 57-an datrevenon de sia fondiĝo.

Kreita la 8-an de aŭgusto 1967 kaj kun nuna loĝantaro taksita je pli ol 650 milionoj da homoj, Asean konsistas el Vjetnamio, Brunejo, Kamboĝo, Indonezio, Laoso, Malajzio, Mjanmao, Filipinoj, Singapuro kaj Tajlando.

La bloko prepariĝas eniri novan stadion de evoluo post kompletigado de la efektivigo de la ASEAN-Komunuma Vizio 2025, kaj estas survoje por iĝi la kvara plej granda ekonomio en la mondo antaŭ 2050.


Fonto: PL

 



التعليق


أترك تعليقا
الجميع مطلوبة
لم يتم نشره
captcha challenge
جاري التحميل
24 Horas en el mundo
فيما يلي
  • Desde Mi Habana
  • La Trova Cubana
  • Retrato de Jazz

الأكثر قراءة

up