Díaz-Canel esprimas solidarecon al Brazilo kaj Lula

بقلم: Maritza Gutiérrez González
2024-08-10 09:41:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, 10 aŭg (RHK)  La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, esprimis solidarecon kun la popolo kaj registaro de Brazilo pro la morto de pli ol 60 homoj en aviadila akcidento en la ŝtato San-Paŭlo.

En sia konto sur X, la antila prezidento kondolencis la familiojn kaj amikojn de la viktimoj de la tragika evento, en kiu 57 pasaĝeroj kaj kvar ŝipanoj de ATR-72-500 operaciita de la aviadkompanio Voepass perdis la vivon.

Mi esprimas mian tutan solidarecon kun la popolo de Brazilo kaj la registaro de prezidento (Luís Inácio) Lula pro la mortiga aviadila akcidento okazinta en San-Paŭlo. Al la familio kaj amikoj de la viktimoj, nian plej profundan kondolencon, Díaz-Canel skribis sur tiu socia reto.

La flugo 2283, zorge de la difektita aviadilo, ekveturis antaŭtage el la flughaveno Cascavel, en la ŝtato Paranao, (sude) kaj estis destinita al Guarulhos, en San-Paŭlo en la sudokcidento de la sudamerika giganto.


Fonto: PL

 



التعليق


أترك تعليقا
الجميع مطلوبة
لم يتم نشره
captcha challenge
جاري التحميل
24 Horas en el mundo
فيما يلي
  • Inglés
  • Despertar con Cuba
  • Sonido Cubano

الأكثر قراءة

up