Prezidento Díaz-Canel akceptis sian ekvivalenton el Sejŝeloj

بقلم: Maritza Gutiérrez González
2024-09-19 09:19:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Luis Jiménez Echevarría

Havano, sep 19 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, akceptis ĉi-merkredon, en la Palaco de la Revolucio de ĉi tiu ĉefurbo, sian ekvivalenton Wavel Ramkalawan, prezidento de la Respubliko de Sejŝeloj.

Ĉeestis ankaŭ Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj aferoj, kaj José Ángel Portal Miranda, estro de Publika Sano.

Ambaŭ ŝtatestroj faris oficialan interparolon kaj subskribis interkonsentojn por plifortigi politikajn kaj diplomatiajn rilatojn kaj kunlaboron inter ambaŭ landoj.

La sejŝela prezidento, kiu ekde la 16-a de septembro faris oficialan viziton al la plej granda insulo de Antiloj, antaŭe demetis florkronon antaŭ la Monumento al José Martí, Nacia Heroo de Kubo, ĉe la monumento, kiu portas lian nomon.

Dum sia restado en la kariba nacio, Ramkalawan vizitos lokojn de akademiaj, historiaj, kulturaj interesoj kaj publikaj sanaj institucioj.


Fonto: ACN

 



التعليق


أترك تعليقا
الجميع مطلوبة
لم يتم نشره
captcha challenge
جاري التحميل
El Caribe que nos une
فيما يلي
  • Sonido Cubano
  • Desde Mi Habana
  • Cartas a la Redacción

الأكثر قراءة

up