Seminario pri Parlamenta Diplomatio finiĝos en Kubo

بقلم: Maritza Gutiérrez González
2024-09-19 09:37:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, sep 19 (RHK) La Unua Internacia Seminario pri Parlamenta Diplomatio finiĝos hodiaŭ en ĉi tiu ĉefurbo, post malfermo de la antaŭa tago kun partopreno de leĝdonantoj, gvidantoj, kleruloj kaj esploristoj el 18 landoj.

Laŭ la prezidanto de la Supera Instituto de Internaciaj Rilatoj (ISRI), Rogelio Sierra, la evento "staras kiel decida spaco por pripensi la fundamentan rolon kiun la parlamentanoj ludas en konstruado de pli bona mondo."

Sierra emfazis la gravecon de Parlamentoj por garantii pli justajn, pacajn, prosperajn kaj inkluzivajn sociojn, kiam li oficiale inaŭguris la Seminarion ĉe la Nacia Kapitolo, ĉefsidejo de la Nacia Asembleo de Popola Potenco (Parlamento).

Ĉi-merkredon, ĉe la kunveno, ĉeestantoj interŝanĝis opiniojn kaj diskutis praktikojn pri la ĉefaj defioj de tutmonda disvolviĝo kaj la plurflanka sistemo.

Siaflanke, deputito Rolando González, prezidanto de la Komisiono pri Internaciaj Rilatoj de la Asembleo, faris paroladon, kiu precizigis la akademian karakteron de la evento kaj servis kiel enkonduko al la debatoj.


Fonto: PL

 



التعليق


أترك تعليقا
الجميع مطلوبة
لم يتم نشره
captcha challenge
فيما يلي
  • Árabe
  • Creole
  • Inglés

الأكثر قراءة

up