Kuba prezidento akceptis novan ambasadoron de Ĉinio

بقلم: Maritza Gutiérrez González
2024-09-21 09:36:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano, sep 20 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, akceptis ĉi-vendrede, en la Palaco de la Revolucio, la novan ĉinan ambasadoron en la lando, Hua Xin.

La ŝtatestro elstarigis la ekzemplon, kiun la azia giganto reprezentas por Kubo kaj ankaŭ por la  mondo, raportis la Prezidanteco de la Respubliko en X.

En la sama socia reto, Díaz-Canel priskribis la renkontiĝon kiel fruktodonan kaj agrablan kaj emfazis, ke en ĝi li konfirmis al la ĉina diplomato la altan prioritaton, kiun la plej granda insulo en Antiloj donas al la strategia, plena kaj ampleksa disvolviĝo de la duflankaj rilatoj.

Li aldonis, ke ĉi tiuj ligoj baziĝas sur reciproka fido inter partioj, registaroj kaj popoloj.

Ĉi-semajne Hua Xin ankaŭ renkontiĝis kun eksterafera ministro Bruno Rodríguez, kiu certigis, ke lia lando donas strategian prioritaton al kunlaboro en ĉiuj kampoj kun Ĉinio.

Kubo establis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko en 1960, estante la unua lando en la Okcidenta Hemisfero, kiu  rekonis Novan Ĉinion.


Fonto: ACN

 



التعليق


أترك تعليقا
الجميع مطلوبة
لم يتم نشره
captcha challenge
جاري التحميل
Despertar con Cuba
فيما يلي
  • Sonido Cubano
  • Noticiero
  • Cuba Online

الأكثر قراءة

up