Kubo kaj Vjetnamio subskribas kunlaborajn interkonsentojn

بقلم: Maritza Gutiérrez González
2024-09-27 10:27:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kunlaboraj interkonsentoj estis subskribitaj inter la provincaj partiaj komitatoj de
Mayabeque kaj Vinh Phuc. Foto: @PresidenciaCuba

Havano, sep 27  (RHK) Aŭtoritatoj de Kubo kaj Vjetnamio subskribis ĉi-ĵaŭdon, en ĉi tiu ĉefurbo, sep instrumentojn de kunlaboro, signo de la historiaj rilatoj inter ambaŭ landoj, en akto gvidita de la prezidantoj Miguel Díaz-Canel kaj To Lam.

La partioj subskribis vojmapon inter la Departemento pri Internaciaj Rilatoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj la Komisiono pri Eksterlandaj Rilatoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio (PCV).

Ĉi tiu interkonsento kontribuos al efektivigo de la konsento atingita inter la ĉefaj gvidantoj de Kubo kaj Vjetnamio, kaj ankaŭ de la ĉefaj agoj kaj agadoj inter la du partioj.

Dum la ceremonio, okazigita en la Palaco de la Revolucio, estis subskribita instrumento por interŝanĝo kaj kunlaboro inter la Produktiva Ekonomia Departemento de la PCC kaj la Ekonomia Komisiono de la Centra Komitato de la PCV, same kiel inter la Ministerio de Publika Sano de  Kubo kaj la Popola Komitato de Quang Tri Provinco.

Same, agadplano estis subskribita por antaŭenigi rizproduktadon kaj iom post iom garantii nutraĵan sekurecon en Kubo dum la periodo 2025-2027 kaj ĝis 2035.

Kadre de la vizito de la plej alta vjetnama gvidanto, oni konsentis adopti Komunan Deklaracion pri plifortigo de solidareco, speciala amikeco kaj ampleksa kunlaboro.

La hindoĉina nacio anoncis, ke ĝi faros donacon de 10 mil tunojn da rizo al la popolo de Kubo.


Fonto: PL

 

 



التعليق


أترك تعليقا
الجميع مطلوبة
لم يتم نشره
captcha challenge
فيما يلي
  • Francés
  • Portugués
  • Nuestra América

الأكثر قراءة

up