Díaz-Canel ratifis la deziron plifortigi la rilatojn inter Kubo kaj Vjetnamio

بقلم: Maritza Gutiérrez González
2024-09-27 12:16:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo-Vjetnama solidareca renkontiĝo. Foto: PL

Havano, sep 27 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, kaj To Lam, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio kaj prezidento de Vjetnamio, ĉeestis ĉi-vendrede  Solidarecan Renkontiĝon  okazinta en ĉi tiu ĉefurbo, kun reprezentantoj de la popolo de Kubo.

La ŝtatestro de la kariba insulo, parolante en la kunveno, asertis, ke la vizito de la vjetnama prezidento, To Lam, al Kubo markos mejloŝtonon en la profundigo de politikaj rilatoj kaj la pliiĝo de la ekonomia kunlaboro.

Li emfazis, ke la vizitoj de vjetnamaj gvidantoj al la insulo renovigas la instigon daŭrigi kune la vojon al la konstruado de la socialismo.

«Kiel forte blovis la ventoj, aŭ ĝuste pro tio, niaj rilatoj sciis kiel kulturi kaj riĉigi la belan heredaĵon de amikeco kaj solidareco de la ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz, ĉefgvidanto de la Kuba Revolucio, armea generalo Raúl Castro Ruz kaj de Kamarado Ho Chi Minh," li emfazis.

Li dankis Vjetnamion pro ĝia senŝanĝa subteno en la batalo de Kubo kontraŭ la blokado trudita de Usono dum pli ol ses jardekoj kaj intensigita antaŭ kvin jaroj, kun gravaj sekvoj en fundamentaj sektoroj kiel la ekonomio, turismo, la eksportado de medicinaj servoj, la energioj, monsendaĵoj, inter aliaj.

Siaflanke, prezidento To Lam esprimis, ke li estas tre kortuŝita de la varma akcepto de la kuba popolo kaj la esperoj de bona estonteco inter ambaŭ landoj.

Li emfazis la proksimajn ligojn, kiuj ekzistas inter ambaŭ landoj: "En la historio de la mondo, malofte ekzistas rilato tiel speciala kiel tiu inter la kuba kaj vjetnama popoloj, partioj kaj registaroj." Nia pozicio por subteni Kubon estas senŝanĝa, certigis la vjetnama gvidanto, li emfazis.


Fonto: PL

 

 

 

 

 

 



التعليق


أترك تعليقا
الجميع مطلوبة
لم يتم نشره
captcha challenge
فيما يلي
  • Francés
  • Portugués
  • Nuestra América

الأكثر قراءة

up