Nicolás Guillén, ankaŭ nomata la poeto de la afrikdevena voĉo, speciale ŝatis la protugalan vorton saudade, lernita en Brazilo, ĉar li spertis ĝin proprakarne. Ĝi signifas nostalgion, kaj la poeto- dum siaj oftaj vojaĝoj tra la mondo, ĉiam suferis nostalgion pro la naskiĝlando, deprimite de enormaj deziroj rehejmiĝi.
Naskiĝinte en la orienta urbo Camaguey la 10-an de julio 1902, Guillén, kvankam sopirplenis vojaĝi tra la mondo, estis, esence, provincano.
Tiama Camaguey estis regiono tre singulara, kiun oni ne nomis Camaguey seke, sed ¨
En la jaro 1926 Guillen decidis ekloĝi en la ĉefurbo kie li restis sian tutan longjaran ekzistadon kaj fine, ekde 1928, li ekkunlaboris en la paĝoj Idealoj pri raso de la marista ĵurnalo.
La jaro 1930 markis la aperon de lia poste fama poemlibro Motivoj de soneo kies titolo devenas el soneo, muzika ĝenro evoluinta dum la 20aj jaroj de la pasinta jarcento , atinginta sian apogeon en la 30aj jaroj kiam jam ekzistis pluraj komponistoj kun originalaj muzikaĵoj ege populariĝintaj.
Ekde la jaro 1937 Guillen estis membro de la komunista partio kaj verkis por diversaj ĵurnaloj kaj gazetoj. Li partoprenis internaciajn
kongresojn kaj havis aktivan vivon en la politika kampo per siaj verkoj. En la jaro 1953 li estis arestita pro sia komunista aniĝo kaj sekve li devis forlasi la insulon, reveninte en 1959 tuj post la venko de la kuba revolucio.
Tiu ĉi poemo apartenas al libro publikigita en 1947 sub la titolo Plena soneo , verko per kiu evidentiĝas funda maturiĝo kaj rego de la poeto en la ritmo kaj strukturo de tia muzika ĝenro kiun li scipovis rekrei kiel neniu alia poeto nialande.
Sone’ de l’ matura amo
Plena soneo
Sone’ de l’ futur’ aperta
Plena soneo
De la piedo sur la mur’
Plena soneo...
Kaj sekve li fermas ĝin per ripeto de la oka strofo:
Elprenu ĝin gitarulo
De l’ alkohol’ ĝin purigu
Kaj per la gitar’ aŭdigu
Plenan soneon
En 1959 li publikigis siajn elegiojn sub la titolo Kolombo de popola flugo”. En la jaro 1961 oni elektis lin Prezidanto de la Unuiĝo de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo, organizaĵo kiun li mem kunfondis.
En 1962 estis nomita laŭ dekreto prezidenta, Ambasadoro kaj Ministro Plenrajta de la ekstera servo de Kubo.
Nicolas Guillén fariĝis voĉo de la kuba popolo, li vojaĝis senĉese tra ĉiuj kontinentoj, sed ĉiam nostalgio akompanis lin dum siaj vojaĝoj. La 16-an de julio 1989 je la aĝo 87-a, forpasis Nicolás Guillén en Havano.
Lia voĉo estis ja rekonata kiel