La oka pintkunsido de la Amerikoj, nun okazanta en Peruo, estas la lasta halto de polemika mekanismo kiu malmulte alportas al la regiona integriĝo, tamen, kontraŭdire ĝi taŭgas por starigi la poziciojn de la Sudo fronte al tiuj kiujn klopodas altrudi la Nordo.
La vivo de tiuj eventoj jam dukdek jara ekde la unua okazinta en Miami en la jaro 1994 ĝis la nuna en Limo, evidentigas la ekzistantajn streĉiĝojn inter du sociaj kaj politikaj projektoj tre malsamaj: la usona tutamerikanismo kaj la integriga volo de la liberigintoj de la sudo de la Rivero Bravo.
La tagordo de Peruo, kiu supozite devis fokusiĝi en la Demokratia regebleco fronte al koruptado, iĝis ridinda pro la rezigno de la perua ŝtatestro, Pedro Pablo Kuczynski, kaŭze de skandalo pro malpuraj negocoj kun la brazila entrepreno Oderbrecht.
Tamen, restis validaj la planoj por uzi tiun ĉi forumon kun la celo apartigi diversajn landojn, kio estas unu el la plej uzataj praktikoj de tiuj ĉi kunsidoj ekde ĝia origino ĝis nun.
Sed fariĝis tre malfacile kovri per fingro la koruptadon kaj krizon de regado en multaj landoj alianciĝintaj kun Usono, kiuj sin oferis por ataki aliajn suverenajn landojn kiel Venezuelo.
Peruo ankaŭ transformiĝis dum tiuj ĉi tagoj en spacon por renkontiĝo de la popoloj, kies paralelaj pintkunsidoj estas konstantaj ekde la pintkunsido okazinta en Ĉilio en 1998.
En la pintkunsido de la popoloj ne kunsidas la civila socio de la riĉuloj kaj la NRO pagitaj por subsofi la konstitucian ordon de aliaj landoj, sed ja kunsidas la originaj popoloj, la forgesitaj plimultoj, la primediaj batalantoj, studentoj, kamparanoj, virinoj kaj aliaj gravaj organizoj kaj sociaj movadoj de Latinameriko kaj Karibio, kiuj havas la subtenon de suverenaj kaj progresemaj gvidantoj de la kontinento. Tie ili povas pritrakti siajn proprajn perspektivojn kaj situaciojn.
La realo estas ke kun la alveno de la nova prezidento al Usono, la situacio entute malboniĝis por la regiono. Interalie, Trump taksis la meksikanojn kiel murdistoj kaj seksperfortemaj, kaj promesis ke tiu lando pagos por la konstruado de enorma muro ĉe la landlimo.
Same renversis la politikon de sia antaŭulo rilate al Kubo, kaj tion anoncis en la urbo Miami pasintjare ĉirkaŭita de la ekstrema dekstrularo kontraŭkuba.
Alia celo estas Venezuelo, kio jam estas heredaĵo de la administracio de Obama, kiu taksis la sudamerikan landon kiel minaco al la usona sekureco. Trump pliigis la streĉiĝon malfermante la eblecon uzi forton kontraŭ la bolivara nacio, aldone al la ekonomiaj punoj kiuj grave damaĝas la venezuelan loĝantaron.
Protektemaj reguloj anoncitaj ĉi-jare de la usona prezidento ankaŭ supozigas daŭran streĉiĝon en la rilatoj kun landoj tradicie amikaj kiuj povas esti damaĝitaj serioze se Vaŝingtono ne ŝanĝas la ludregulojn en la duflanka komerco.
La bilanco de fortoj en Latinameriko kaj Karibio en la nunaj tempoj, ne samas al tiu de la antaŭaj pintkunsidoj. Nuntempe, la regiona dekstrularo, tradicie ligita al la usonaj interesoj, sukcesis trudi sian malstabiligan potencon en kernaj landoj, kies voĉoj ne aŭdiĝas same fortaj en Limo.
Tial, la demando ankoraŭ estas ĉu en tiu ĉi pintkunsido la regiono sukcesos montri sin unuece fronte al la usonaj agresoj kiuj damaĝas milionojn da latinamerikaj kaj karibanoj, aŭ ĝi same kiel en la pasinteco eraros?
Ankoraŭ ni ne povas fermi tiun ĉi demandon, sed tre baldaŭ ni scios ĝian respondon. Dume, la kubaj reprezentantoj portas sian mesaĝon de paco, suvereneco kaj rajto de ĉiu lando elekti sian propran destinon.