de Serge HALIMI
Kiam S-RO Barack Obama en 2008 nomumis la centristan veteranon Joseph Biden sia kandidato por la vicprezidanteco, ŝajnas ke la prudento trudiĝis : la demokratoj jam esprimis sian deziron de rompo per sia elekto de progresema nigrulo kontraŭinta la vjetnaman militon, por sekvi al s-ro George W. Bush. En la venonta Novembro la demokrata kandidato estos s-ro Biden. Nu, li inspiras nenian fervoron. Bona politika kribrado do postulis ke li elektu por sia kunlistano simbolon pli entuziasmigan. Ne tiun de la politika radikaleco, sed tiun de “inkludo”. Pro tio li nomumis s-inon Kamala Harris, filinon de enmigrintoj, unu jamajkano, la alia hindino edziĝinta al judo.
La aŭdaco ĉesas tie. Ĉar, por la cetero, la senatanino de Kalifornio estas politikistino konvencia kaj oportunista, kiun nenio asocias al io alia ol al solida persona ambicio kaj pruvita talento akiri mon-fonduson ĉe miliarduloj. [1] La kursoj de Wall Street, kiuj jam saltis alten en Marto, kiam s-ro Biden gajnis kontraŭ s-ro Bernie Sanders, denove progresis ĉe la anonco de la nomumiĝo de s-ino Harris. Ĉar ŝi ege fiaskis en la demokrataj kandidatelektoj – ŝi devis retiri sin fine de la lasta jaro eĉ antaŭ la unua voĉdonado –, ŝi dankos ĉion al la viro, kiu elektis ŝin kaj al kiu ŝi povus postsekvi. Tio ne faras problemon, ŝi pensas proksimume same kiel li : Usono grandas, Usono belas, kelkaj reformoj farus ĝin eĉ pli bona ; ĝiaj valoroj inspiras la mondon ; ĝiaj militaj aliancoj protektas la liberalan demokration kontraŭ la tiranoj.
S-ro Biden kaj s-ino Harris ne promesas realigi multe pli ol s-ro Obama dum liaj du mandatoj. Almenaŭ li ne malprudentos aserti, kiel tiu faris en la vespero de sia elekto : “Ni povos memori tiun ĉi tagon kaj diri al niaj infanoj, ke nun la altiĝo de la oceanoj komencis malrapidiĝi kaj la planedo resaniĝi.” Ok jaron poste, kiam s-ro Obama cedis la lokon al s-ro Donald Trump, la infanoj elkreskis sen ke la altiĝo de la oceanoj malrapidiĝis.
Kiom ajn limigita ĝi komence estas, la vojplano de la “bileto” Biden-Harris havas almenaŭ unu ekscitan celon : forigi la nunan prezidanton el la Blanka Domo kaj tiel purigi institucion, kiun la demokratoj konsideras profanita de fibubo. Unu el iliaj gvidantoj laste komparis s-ron Trump kun Benito Mussolini, taksante ke “Putin estas Hitlero” [2]. Io tiom abomenata devus certe mobilizi kontraŭ si la demokratan elektantaron en la venonta 3-a de Novembro.
Ankaŭ la plej multaj eŭropaj ĉefurboj esperas la revenon en Vaŝingtono de “normala” prezidanteco. Ĉar ili estas klare nekapablaj seniĝi je la usona gvidado, eĉ kiam tiu estas praktikata de ĉefo malklera kaj kolerkrianta, ili imagas, ke demokrata registaro traktos ilin kun pli da konsidero. Kaj ke ĝi igos pli kredinda la kutiman predikadon pri la demokratio, pri la “libera mondo” kaj pri la okcidentaj valoroj. Ĉu ĝoji pri tia restaŭrado pro la sola motivo ke la alternativo havas la kolorojn de la apokalipso ?
Fonto: Le Monde Diplomatique (Esperanto)