Kuglo lin mortigis en San Pedro, la 7-an de decembro 1896, sed li ne estis haltigita tie, kie kuŝas liaj mortrestaĵoj; la ĝeneralo Antonio daŭre rajtas sur sia ĉevalo tra la tuta insulo nevenkita. Tiu “tempesto sur ĉevale”, kiun la apostolo de Kubo José Martí, vidis en la kuraĝulo, nomata la Bronza Titano, estas pli ol justa metaforo, antaŭvido.
Maceo estis heroo de mil bataloj de oriento al okcidento, de Duaba, Mantua, Baraguá, Peralejo. Kiam oni proponis al li kapitulacii, resonis lia krio: interkompreno ne eblos.
Lia ekzemplo vipis la novkoloniistojn, kiam Fidel Castro prezentis la kialojn por ataki la militan kazernon Mocada, kaj ankaŭ avertis, antaŭ la juĝistoj, ke unue sinkus la insulo en la maro antaŭ ol akcepti esti sklavoj.
Tial, la maĉeto de Maceo kaj lia ŝirmilo estis levitaj de Kubo en la ebenaĵoj de Afriko, kiam la helpo estis petita de afrikanoj de Angolo, Namibio kaj Etiopio por batali kontraŭ la reĝimon apartiĝan truditan de la kolonia regado.
Kubo portas afrikan sangon en siaj vejnoj, kaj tial ĝi havis la privilegion batali kaj konstrui, kune kun la nacioj de tiu kontinento, novan ordon de kunvivado por serĉi la feliĉon, egalecon kaj bonfarto de ĉiuj ĝiaj filoj; por transvivi la sekvojn de koloniismo, de sklaveco kaj malamo de rasoj. Ne eblis alimaniere, kiam Kubo naskiĝis el la batalo por la sendependeco kaj abolo de sklavismo danke al viroj inspiraj kaj fortaj kiel Maceo.
Hodiaŭ naskiĝas denove tiuj kiuj petas rezignon kaj klopodas dividi kaj konfuzi la kubanojn. Sed denove Maceo, per forto de saĝo kaj brako, leviĝas en milionoj da homoj kune kun lia helpanto, Panchito Gómez por batali ĉe la parkoj de la lando, universitatoj kaj aliloke por esprimi ke la ambicia malamiko ne povos nin venki. Iam ajn en decembro, iam ajn en la jaro, la kubanoj neglektos la peton de tiuj, kiuj klinas la kapon antaŭ la imperia mastro. La voĉo de Antonio Maceo reaŭdiĝas forte por diri ke fronte al minacoj kaj ĉantaĝoj: Interkompreno ne eblos!